Sed, ni nun scias, ke ni cxiuj malamikegas idon. Jen la solvo! Mi verkas idistsxercojn! Do, mi afisxos por ciuj ni ido-malamikegantoj.
Cxi tiuj sxercoj ne estas kopirajtitaj. Oni povas uzi ilin iel ajn.
Cxu vi auxdis pri la agnostika, malleksika, sendormulo? Li kusxas veke dum nokto kaj zorgas cxu ja estas ido. [Sed vi ne komprenas: malleksiko estas speco de legado malkapablo. Malleksikulo konfuzas d kaj b aux p kaj q; ankaux foje intersxangxas flankaj literoj....]
Idisto dungigxas por farbi la liniojn sur auxtovojo. La unua tago, li farbas gxis sep kilometroj; la dua tago, kvar kilometroj; la tria tago, malpli ol unu kilometro. La estro demandas, kial li farbas malpli cxiu tago. La idisto diras, "Mi ne povas fari pli bone! Cxiu tago, la farbujo malproksimigxas!"
Du idistoj mortis froste en envetura kinejo. Ili estis tie por vidi "Fermita Dum la Vintro."
Sinjorino Collins montris al konstruisto la duan etagxon de sia nova domo por ke li sciu la kolorojn tiujn, kun kiuj sxi volis ke li farbu la cxambrojn. "Mi sxatus rozkoloron en la bancxambro," sxi diris. La konstruisto marsxis al la fenestro kaj kriis, "Verdan supre! Verdan supre!" "La dormcxambron blue." Denove li kriis tra la fenestro, "Verdan supre! Verdan supre!" "La halojn blanke," sxi diras. Refoje li kriis tra la fenestro, "Verdan supre! Verdan supre!" "Cxesu, mi petas!" ordonis Sinjorino Collins. "Cxiu fojo mi diras al vi koloron, vi krias 'Verdan supre!' Kion tio signifas?" "Ho mi tre bedauxras, sed mi dungis tri idistojn por meti la herbon en la gxardeno hodiaux."
Idisto iras al bona restoracio. Kiam li elektas sia mangxo la kelnero demandas, "Cxu vi dezirus rugxan aux blankan vinon?" "Ho, ne gravas," la idisto respondas. "Mi estas kolorblindulo!"
Idisto petas laboro cxe fervoja staciodomo en Detroito. Oni dungas lin kaj donas al li oleon por ke li lubriku la komutilojn. Post unu semajno la statciodomo ricevas leteron el Baltimore: "Sendu pli da oleo!"
Idisto rajdanta en NovJorka taksio defiigxas per la taksiisto solvi la jenan enigmon: 'Tiu persono, pri kiu mi pensas, havas la samajn gepatrojn kiel mi sed estas nenia gefrato. Kiu tiu estas?' La idisto pensas momente kaj cedas. "Estas mi!" diris taksiisto. "Ho, bonege!" diris la idisto. "Mi devas rakonti tion al miaj amikoj." Post monato, li sidas en klubo kun liaj kolegoj. "La persono pri kiu mi pensas," li diras. "Ne estas unu el miaj gefratoj, sed havas la samajn gepatrojn kiel mi. Kiu tiu estas?" Post kelkaj minutoj cxiuj cedis. "Diru," diris unu. "Diru kiu tiu estas." La idisto ridegas triumfe, "Estas taksiisto en NovJorko!"