NOVJORKA PRISMO - Numero 66 - Septembro 1997 - 5 de 11
Antauxa Artikolo Enhavo Sekvanta Artikolo

Pasporta Servo, de la tuta mondo!
(Laste vizitis el ok landoj)

Foto de Olga.
Olga.

Cxi-somere, niaj gastoj vere reprezentis la disvastigxon de Esperanto tra la mondo.

En majo gastis cxe ni Mark FETTES, el Kanado, kiu partoprenis en la unua kunveno de CIAL; Joseph TRUONG, el Usono, kiu partoprenis en junularaj kunsidoj cxe UN (kaj estas la nova prezidanto de TEJO); kaj Olga VIHREVA, el Rusio, kiu partoprenis en nia maja societa kunveno.


Foto de Milko, Christiana, kaj Wenzislav.
Milko, Christiana, kaj Wenzislav.

Je la fino de majo, el Germanio, venis Wenzislav ILIEV kaj sia edzino Christiana. Ili fakte ne estas esperantistoj, sed venis al ni pere de esperantisto. Wenzi estas la filo de Milko ILIEV, antauxa gasto de ni kiu nun logxas en Novjorko kaj estas ano de nia Societo. Wenzi estas bulgar-devena franca-civitano, kiu logxas en Germanio. Ambaux estas artistoj kaj havas galerion en Kolonjo.


Foto de Renaud.
Renaud.

Je la fino de junio vizitis nin Renaud TADDEI el Francio. Renaud estas studento pri psikologio kaj ankaux la filo de ges-roj Gilbert kaj Marie-Paule TADDEI, kiuj gastis cxe ni antaux kelkaj jaroj. Li logxas en Montpeliero, Francio, kie okazos la 83-a Universala Kongreso de Esperanto somere 1998.

Foto de Aziz.
Aziz.

En julio, post la kursaro cxe SFSU, venis Aziz DIALLO el Senegalio. Aziz auxdis pri Esperanto kiam li auxdis Mark Fettes paroli pri gxi en la radio (en Senegalio) antaux kelkaj jaroj. Li plejparte memlernis. La kursaro en San Francisco estis la unua fojo kiam li fakte parolis la lingvon. Aziz estos en Usono dum ses monatoj. Li vizitis esperantistojn en Chicago, Michigan, Wisconsin, Florida, kaj Texas, kaj nun restas en Novjorko.


Foto de Silvia.
Silvia.

Silvia ROTTENBERG, prezidantino de la Argentina Esperanto-Ligo, vizitis nin dum kelkaj tagoj je la komenco de auxgusto. Silvia estis gastino de ni antaux multaj jaroj, kaj estis plezuro rekonatigxi kun sxi. Silvia ankaux partoprenis en la kursaro de SFSU.

Foto de Ikuko.
Ikuko.

Fine, vizitis nin HIROTA Ikuko el Osaka, Japanio. Nuntempe Ikuko logxas en Toronto, kie sxi studas la anglan lingvon. Ikuko lernis Esperanton antaux 5 jaroj por vojagxi malmultekoste kaj ofte vojagxas per Pasporta Servo. Ikuko lastatempe partoprenis en la NAJT kunveno kaj informis nin, ke Jocxjo Truong nun estas la prezidanto de TEJO. (Jocxjo intencas cxeesti nian septembran kunvenon!) *

- Nancee MEDRANO




Antauxa Artikolo Enhavo Sekvanta Artikolo
©1997 Esperanto-Societo de Novjorko