SERBJA
La Soraboj en Germanio
SERBY

Na Serbsku Łužicu
Rjana Łužica,
sprawna, přećelna,
mojich serbskich wótcow kraj,
mojich zbóžnych sonow raj,
swjate su mi twoje hona!
Časo přichodny,
zakćěj radostny!
Ow, zo bychu z twojeho
klina wušli mužojo,
hódni wěčnoh wopomnjeća!
Na Serbsku Łužycu
Rědna Łužyca,
spšawna, pśijazna,
mojich serbskich woścow kraj,
mojich glucnych myslow raj,
swěte su mě twoje strony.
Cas ty pśichodny,
zakwiś radostny!
Och, gab muže stanuli,
za swoj narod źěłali,
godne nimjer wobspomnjeśa
Al La Soraba Luzacio
Bela Luzaci',
brava estas vi,
land' de miaj prauloj sorabaj,
paradiz' de revoj ĝojaj,
sanktaj estas viaj kampoj!
Temp' estonta,
fariĝu ĝoja!
Ho, vi nasku virojn bravajn
por la popolo vere gravajn,
indajn de memor' eterna!
Soraba himno
Teksto: Handrij Zejler
Melodio: Korla Awgust Kocor
Libera Traduko: Michael Wolf

Estu honestaj: Ĉu vi jam sciis, ke malgranda slava popolo estas hejme en orienta Saksio, en la Supra Luzacio, kaj en la suda Brandenburgio, do en la Malsupra Luzacio? Ke ĝis hodiaŭ soraboj vivas sur tereno de ĉirkaŭ 100 km de longeco kaj 40 km de larĝeco, je ambaŭ flankoj de la rivero Spree? Ilia hejmlando estas ekde ĉirkaŭ 1500 jaroj la Luzacio sorabe Łužica, kio signifas proksimume »marĉlando«.
Vizitante la Luzacion vi certe rimarkas la dulingvajn lokŝildojn. Se vi ekzemple elvagoniĝas en Bautzen, vi legas »Bautzen Budyšin«.
En la regiono ĉirkaŭ Bautzen kaj Kamenz, sed ankaŭ ĉirkaŭ Hoyerswerda aŭ Schleife same kiel en diversaj paroĥejoj de la Malsupra Luzacio ĉirkaŭ Cottbus vi povas renkonti pli aĝajn virinojn, kiu portas sian kostumon ĉiutage. Je apartaj okazoj ankaŭ pli junaj knabinoj kaj virinoj kreske montras sin en regionaj festotagaj kostumoj.
Ĉirkaŭ mil krucoj, preĝokolonoj kaj malgrandaj kapeloj ĉe vojoj kaj stratoj kiel mutaj atestantoj de spertinta aflikto aŭ de profunda dankemo apartenas al la pejzaĝa bildo en la teritorio de la katolikaj soraboj.
Kelkiu eklezia aŭ sekulara kutimo estas ĉi tie kulturata, kaj je altaj festoj kaj ekleziaj festotagoj flirtas apud la germana kaj la landa flagoj ankaŭ la blua-ruĝa-blanka koloroj de la soraboj.

Kiam post la fino de ilia migrado ĝermanaj popoloj forlasis la terenon oriente de Elbe kaj Saale, ekde la jaro 600 post Kristo slavaj triboj paceme antaŭeniĝis de oriente en la nun senhoman terenon inter Balta maro kaj Ercmontaro. Kiel unua skribita atestaĵo por ilia ĉeesto en la vidkampoj de la frankonoj la soraba princo Derwan estas rigardata, menciita en kroniko el la jaro 631. Ekde tiam slavaj triboj vivis en la tereno inter Saale kaj Neiße en la malfermaj pejzaĝoj favoraj por setlado ĉirkaŭ Leipzig, Altenburg, Lommatzsch, Dresden, Bautzen kaj en la Spree-Arbaro. Tiutempe la nomo soraboj komence nur aperas en la okcidento, dume en la pli malfruaj Luzacioj Luzicoj kaj Milcenoj setlis. Ne estas konate, kiam kaj pro kiuj kaŭzoj la esprimo soraboj transiris al la du triboj.
La sorabaj triboj vivis en la 7-a ĝis 9-a jarcentoj en arkaika sociordo, kiu estis karakterizita per la grandfamilio kaj speco de militista demokratio, dume sinjora strukturo ankoraŭ apenaŭ ekzistis.
En ĉi tiu stato ili ne povis kontraŭmeti reziston al la milita premo de la okcidente najbara germana regno, de kie la germana reĝo Heinrich I. faris militiron en la jaro 929 en la hodiaŭan Saksion, fondis la regnan kastelon Meißen kaj metis la landon sub germanan regadon. Per la fondo de la diocezo de Meißen en la jaro 968 la kristanigo de la soraboj komenciĝis, kiujn oni inkluzivis en la germanan eklezion. Per tio la vojo estas barita al soraba eklezia organizado, ili ne povis atingi propran nacian evoluon kontraste kun ĉeĥoj kaj poloj. Sinjore kaj kulture ili falis en la kunligon kun la germana regno, dume ili povis defendi sian memstarecon laŭ lingvo, kutimoj kaj vivmaniero.
Tio ŝanĝiĝis per la dua ondo de la germana altmezepoka movado orienten, kiu alportis kun la evoluo de la koloniigo kelke da cent mil kamparanoj en la landon oriente de la Saale, kie arbaroj estis elradikataj kaj vilaĝoj kaj urboj estis fondataj. Dum longa tempo la soraboj vivis en siaj malnovaj setlejoj kaj la germanoj en la nove evoluigitaj terenoj en multspeca kontakto. Dum tio okazis iompostioma kunfandiĝo, en kies paso la soraboj en la okcidentaj terenoj dissolviĝis en la pli granda nombro de la germanoj ĝis ĉirkaŭ la fino de la mezepoko. Nur en la du Luzacioj ili povis konservi sian triban proprecon.
La kaŭzo por ĉi tiu rimarkinda fakto certe estis ilia laŭnombra supereco kompare al la germanoj en ĉi tiu tereno. Estas signoj por tio, ke enloĝantoj de la germanaj vilaĝaj kolonioj en la Supra Luzacio dissolviĝis en la sorabaro. Ankaŭ la stranga landa konstitucio de la markgraflandoj Malsupra kaj Supra Luzacioj povas ĉi tie indikataj. Mankis strikte centralizita landa administrado kontraste kun la misena-saksa teritoria ŝtato.
La interna strukturo de la du Luzacioj kiel rangorespublikoj sen landa mastro en la lando mem evidente favoris la konservadon de la soraba propreco, precipe ĉar nobelaj kaj monaĥejaj grundmastrumoj en la mezepoko ne havis intereson por germanigo de la soraba loĝantaro.
Por la firmigo de la sorabaro la reformacio estis tre grava, ĉar ĝi starigis en la antaŭon la predikon kaj la kantadon de la paroĥanoj anstataŭ la mezepoka kulta diservo kaj revalorigis per tio la popolan lingvon. Nur nun la soraba lingvo estas ankaŭ skribita, tiel ke la soraba popolo ricevis skriban lingvon kiel esprimon de sia etna konscio. En la persono de sorabaj pastroj kaj instruistoj estiĝis el interne de pura popolo de kamparanoj tavolo de kleraj homoj, kiuj fariĝis portantoj de soraba identeco kaj kreis soraban literaturon.
El la ĉirkaŭ 200 paroĥaj preĝejoj de la Supra Luzacio 13 restis ĉe la katolika konfesio ankaŭ post la reformacio, el kiuj kvin situis en la soraba tereno. La katolika parto de la loĝantaro konservis aparte fidele sian soraban proprecon pro la duobla limigo kontraŭe de la germanaj kaj evangeliaj najbaroj.
El la tavolo de sorabaj intelektuloj elkreskis en la frua 19-a jarcento la fortoj, kiuj kontribuis al la vekiĝo de la soraba nacia konscio. Sorabaj libroj, revuoj, societoj kaj eruditoj zorgis pri la kulturado de lingvo, kutimoj kaj historio de la soraboj aŭ vendanoj, kiuj vivis ankoraŭ ĝis la fino de la 19-a jarcento en vaste fermita setla tereno de la Malsupra kaj Supra Luzacioj. Popollerneja instruado kaj diservo en la gepatra lingvo zorgis pri la konservado de la nacieco, kvankam estis klaraj diferencoj inter la pli toleremaj cirkonstancoj en Saksio kaj la pli forta premo de germanigo en Prusio.
ĉar la soraboj estis popolo de kamparanoj kaj tial ĉefe loĝis en vilaĝoj, ili apenaŭ partoprenis la industrian prosperon. La nombro de la loĝantaro en ilia hejma tereno povis apenaŭ plialtiĝi, la troa loĝantaro formigris al industria regionoj kaj urboj, kie ĝi perdiĝis post mallonga tempo al la propra popolo. Ankaŭ profesia avancado ofte kondukis al la adaptado al la germana ŝtata popolo, tiel ke la soraba setla tereno komenciĝis ŝrumpi en la mezo de la 18-a jarcento. La dulingveco fariĝis neceso jam pro ekonomiaj kaŭzoj. Ĉi tiu elementa evoluo estas plifortigita dum la hitlera diktaturo per konscia politiko por la forigo de la soraba memstareco, kies terorismaj aranĝoj aparte direktiĝis kontraŭ pastroj kaj instruistoj, la soraba societaro kaj soraba gazetaro.
En la GDR oni dekretis dispoziciojn por la konservado de la soraba popolo, kiuj koncentriĝis sur la kleriga sistemo kaj kulturo kaj videble esprimiĝis en la dulingveco de lokaj kaj strataj ŝildoj.
La sorabaj organizaĵoj tamen estis egaligitaj al la SED-sistemo, la memstareco kreskinta sur kamparanaj bazoj submetata al proleta klaskonscio fremda al ĝia naturo. La intensiva industriigo de la Luzacioj kunportis alfluon de germanlingva loĝantaro, per kio la soraboj vaste fariĝis minoritato en sia malnova hejmlando.
En la Federacia Respubliko Germanio la ĉefaĵo estas subteni la soraban popolon en la Malsupra kaj Supra Luzacioj ĉe la disvolvado de ĝia memstareco en lingvo, kutimoj kaj nacia konscio kaj teni veka la fieron pri la multcentjara tradicio. Al tio apartenas la plia esplorado de la historio, la folklora propreco kaj la lingvaj cirkonstancoj. Al la germana loĝantaro la peto direktiĝas, estimi kaj subteni la sorabojn en ilia rajto pri nacia disvolviĝo kaj konsideri, ke ili venis en la landon kelke da jarcentoj antaŭ la germanoj, ke ili donis memstaran kontribuon al la evoluigo de setlado, ekonomio kaj kulturo en la oriento de Germanio kaj ke la Luzacio estas ilia hereda hejmlando.
De slavoj setlitaj teritorioj en meza kaj norda Germanio (9-a jarcento)