Poemoj de Sylvan Zaft
Kopirajto (c) pri cxi tiuj poemoj cxe Sylvan Zaft
1994, 1997 kaj 1998. Vi rajtus fari unu elektronikan kopion kaj unu paperan kopion
por via persona uzado nur se la kopioj inkluzivas tiun cxi avizon.
Vi ne rajtas enmeti tiujn poemojn en iun ajn alian inter-retan
lokon. Por alia permeso, bonvolu skribi al mi. Mia adreso estas
sylvanz@aol.com.
Enhavoj
Auxtuna Naskigonta Tragedio
Point Pelee, Ontario
Malreklam’
Du Bestoj
Kiel du Cervidoj
Proluma Malaper’
El Provincetown, Massachusetts
Agloj kaj Cignoj
Hirundoj
La Turistoj kaj la Marleonoj -- San Francisco, 1998
El Fonto, Numero 164, julio, 1994
de Sylvan Zaft
Folioj birdas teron.
Homoj folias morton.
Birdoj homas imagon.
Folioj terigxas.
Homoj terigxas
Birdoj surteras.
El mortaj folioj rugxfloroj enlumos.
El homaj korpoj verdvermoj dikigxos.
El intaj birdoj argxentmetaforoj cxielos.
El Fonto, Numero 199, julio, 1997
de Sylvan Zaft
Tra taghoroj kreskantaj
aeron tremigas
fidplenaj flugiloj
kiuj batas forte
nevideblajn vojojn
al nordaj revivejoj.
Super la largxega lago
lacigxantaj estajxetoj
mistere memoras
el mil generacioj
tiun altirantan terfingron
kie ondoj fintaktas.
Ripozloke la regiono
restas por milionoj
kiuj surterigxas surarbustigxas
surarbigxas refortigxos.
Samsezone la sercxantoj
auxtomobile startas
celante ceremonie
la aperon ciklan
de la multkoloraj masoj
de migrantoj kantantaj.
Tiel konvergxas du kurboj
pro vivdonaj kialoj.
de Sylvan Zaft
Malgraux la malsano de lia kor’,
(La egaj penoj spiri),
Malgraux la avertoj, preskaux en hxor’,
(La fumo povas sxiri)
Kontraux la dolor’ de la ekscio
(Amitinojn li forgesas)
Kontraux la memor’ de melodio
(La amemon li nun dresas)
Strebas ardajxeto de l’ folio
(Pulmojn pentras malkolor’)
Akra gust’ venkas super ekkrio
(Sanespero estas for).
Du Bestoj
de Sylvan Zaft
Unukornulo elegantas tra la aeron
ni imagas, apenaux
tusxetos materion
cerban; nur suficxe
por neekzisti
vere.
Elefanto kontrauxe
sur kruroj tiel dikaj
kiel kverkoj grundskuas,
tusxegos nian menson
pli profunde ol
ties imagpovo.
Kiel du Cervidoj
de Sylvan Zaft
La stratojn de la Sanka Ter’ plenigas
busxsonoj kiajn la antikvaj busxoj
eljxetis. La soldat’ de l’ Regx’ Sxafista
ellangis samajn vortojn: pac’, milito,
kiujn Uzo-portantoj cxi tie diras.
Vendantoj nun ofertas samajn sonojn
pri multaj varoj kiujn prononcis tiaj
en la jarcentoj de la Sagxa Regx’.
Tajpigxas amletero komputile
per la literoj samaj kiajn tiam
skribis la regx’ por lauxdi ies mamojn.
Proluma Malaper’
de Sylvan Zaft
Elektra lum’ tageskas ja la noktajn
urbegajn stratojn, tusxas la pasantajn
vizagxojn, donacas iun senton
ke oni gxuas la protekton kian
sunlumo donas. Por tiu valorajxo
ni pagas nur la laktovojan scion.
El Sub la suda kruco, Numero 31, januaro-februaro, 1998
El Provincetown, Massachusetts
de Sylvan Zaft
Je cxiu tago en la vid-sezon'
la sxip' plenigxas de turist-okuloj
kaj dum du horoj iras al la lok'
kie insuloj nagxas, plongxas, ludas.
Ni homamasas jen je unu flank'
jen je l' alia. La eguloj diktas
"Tie staru homoj!" Fakul' klarigas
ke balenoj sxatas ludi per la sxip'.
Ni pagis por la sperto nur per mon'.
Kruron ni ne fordonos. Ni penas gaje
kunsentante kun la estajxegoj
kiujn Ahab sercxis por profit'.
Valoregajn ostojn aliaj celas.
La gxojo de la monstroj estas nia!
El Sub la suda kruco, Numero 32, marto-aprilo, 1998
Agloj kaj Cignoj
de Sylvan Zaft
Agloj
Haliaeetus leucocephalus)
La lensoj de la nova teleskop'
vidigas klare la blankkapan aglon.
Du aglojn ni observas en oktobro.
La unua pasis super homamas'.
Flugiloj nigraj tabulrekte fugxis
laux ventrivero de venonta vintro.
La nuna malmovigxas, silentstaras
sur nigra morta brancx' kvazauxpozante
por iu sigelego homnacia.
Cignoj
(Cygnus buccinator)
La cignoj sur la nordarbara lag'
vicnagxas. La idoj estas grizaj.
La bekoj de la blankaj pure nigras.
Tiuj plejpezaj el la akvobirdoj
denove pliobligxas. Ne plu la plumoj
beligos kapkovrilojn de virinoj.
Subite kun rapidbatanta bru'
antauxenas blankbird', alnubflugas.
Super niaj okuloj gxi trumpetas.
El Sub la suda kruco, Numero 35, novembro-oktobro, 1998
Hirundoj
de Sylvan Zaft
Fingroj prenas la penikon, movas gxin
apud la tolsurfac', ne ankoraux tusxante
dum la menso aktivas, bildigas al si
tion, kio videbligxos per onta renkonto.
La hirundoj kreigxis graciaj kaj sveltaj
por ke tiuj flugcxasu la predojn aerajn
nevideblajn al la okuloj artistaj.
Penikharoj farbigxas, finfine surtolas
lasante, kreante liniojn angulajn
kurbajn, rektajn, ja-ajn – alpaletras
por novaj koloroj, por kromaj linioj.
Vidigxas hommense aervojoj subpontaj,
alakvaj, deakvaj, tuj super la rivero,
tuj super la tero – elegantaj plumtiroj.
La Turistoj kaj la Marleonoj -- San Francisco, 1998
de Sylvan Zaft
Langoj eksatas je troaj gustoj
Cxinaj, Meksikaj, Francaj.
Okuloj lacigxas pro vidindajxoj
pontaj, parkaj, strataj, muzeaj.
En lastjarcenta velsxipar'
ni amuzigxis eksciante
pri la alteco neimpona
de la maristoj tiutempaj.
Irante al kajo disigita
de lastjardeka tertremego
ni hupojn auxdas ne rekonante
la marbestsonojn ni apudas.
Kunpremate ni batalas
tra l' amasoj elspezantaj
por vidi korpojn egajn, nigrajn
en amasoj sur kaj-eroj.
Virbestoj maraj disdonadas
odoregon kaj blekadon
kunpremigxante kiel turistoj
sur la bretoj postrestantaj.
Enhavoj
Hejmpagxo