Kalifornien

de Sylvan Zaft

Kopirajto © 1997 cxe Sylvan Zaft. Tiu novelo originale aperis en Fonto,numero 193, januaro, 1997, pagxoj 5-9. Vi rajtus fari unu elektronikan kopion kaj unu paperan kopion por via persona uzado nur se la kopioj inkluzivas tiun cxi avizon. Vi ne rajtas enmeti tiun tradukon en iun ajn alian inter-retan lokon. Por alia permeso, bonvolu skribi al mi. Mia adreso estas sylvanz@aol.com.


Sonorilis, kaj mi eniris la klascxambron. La tridek gestudantoj amasigxis cxe la fenestroj. Kiel iu ajn alia instruisto en granda Detrojta mezlernejo, mi timegis la minacon de klascxambra hxaoso. Pro tio tuj mi diris, klare kaj serioze, "Vi jam auxdis la sonorilon. Sidigxu kaj komencu la lecionon. La devo trovigxas surtabule."

"Tamen," iu protestis, "ekstere oni estas pafita. Vidu la ambulancon!"

Mi enspiris profunde. "Vi estas cxi tie por lerni. Bonvolu tuj iri al viaj segxoj."

Malinkline, malrapide ili cxiuj forlasis la fenestrojn kaj sidigxis. Post kiam cxiuj komencis skribi, mi registris la forestantajn studantojn. Post tiam mi piediris malrapide en la klascxambro, observante la bonan konduton de la deksesjaruloj. En tiu lernejo estis cxirkaux tri mil studantoj. Preskaux cxiuj estis nigruloj. Duono de la instruistaro, inklude de mi, estis blankuloj.

Kiam mi pasis apud la fenestro, mi travidis. Pro tio, ke la klascxambro situis en la tria etagxo mi devis malsuprenvidi al la granda gazono antaux la rugxbrika lernejo. Tie, sur la printempa herbejo, sidis ambulanco kun malfermata malantauxpordo. Amaso de studantoj kaj preterpasantoj observis cxion. Policaj auxtoj estis tie. Je tiu momento kiam mi ekvidis, oni enambulancigis kunkorpan brankardon. La ambulancistoj fermis la malantauxan pordon, eniris la veturilon kaj forveturis. Miaj studantoj ne estis blagantoj.

Pli malfrue en la instruistara sidcxambro oni informis nin ke Ernest Hollins mortpafis Ostojon. "Ostojo" estis kromnomo de alia lernejano. Mi diras "lernejano" kaj ne "studanto" cxar tiu Ostojo preskaux neniam studis. Kiel multe de la lernejanoj li ne sxatis klerecan scion. Li estis la cxefo de bando de junuloj kiuj, onidire, krimis. Lian kromnomon oni kreis de la vorto "ostoj". En kinofilmoj pri la Usonaj mafiistoj oni auxdas la idiotismon, "Li jam faris la ostojn." Tio signifas ke li jam mortigis sian unuan viktimon.

Ernest Hollins kondutis tre malsame ol tiu Ostojo. Ernest estis alta, belaspekta studanto. Cxiam li ricevis tre bonajn notojn. Cxiam li surhavis bonaspektajn tauxgajn vestajxojn. Cxiam li portis siajn lernolibrojn enteke. Cxiam li parolis gxentile al aliaj, cxefe al stabanoj.

Malsame al la plejparto de la tieaj lernejanoj li estis tre serioza pri la studado. Liaj instruistoj antauxdiris ke li farigxos sukcesa profesiulo, eble ingxeniero, eble kuracisto, eble juristo.

Pro iu kialo Ostojo malamis Hollins-on. La bandcxefo kaj la bandanoj cxasis Hollins-on, frapis lin, batadis lin. Tage post tage tiuj menacis cxi tiun bonan studanton.

Kelkaj nigraj lernejanoj diras pri individuoj kiel Hollins ke "Tiuj agas blankule." Diligente studi, ricevi tre bonajn notojn, surhavi vestajxojn kiuj tauxgus por profesia laborloko, gxentile konduti kun plenkreskuloj, paroli la norman anglan kaj ne la "nigran anglan", cxiaj tiaj agoj estas blankulecaj agoj.

Kiel instruisto en tiu plejparte malaltklasa lernejo, mi konsciis pri la problemoj de la tiulokaj sukcesaj studantoj. Cxiam kiam mi redonis al la studantoj la ekzamenajn paperojn mi kasxis la notojn. Tiel, se studanto ege sukcesus, li povus mensogi kaj diri ke li ricevis nur mezbonan noton. Tiumaniere li evitus cxagrenon.

Tiumaniere Ernest Hollins rifuzis agi. Li ne nur estis sukcesa. Sukcese li agis. Do, "blankulece" li agis.

Unufoje la Ostojo-bando cxasis lin en la unua etagxo de la lernejo. Li forkuris en la biologian laboratorion de iu kvindekjara malsankora instruisto, Joe Daponte. Mi memoras kiel unufoje mi devis auxtoveturigi Daponten al lia apartamento por ke li trovu siajn nitroglicerinajn pilulojn.

La Ostojo-bando kuris en la Daponte-cxambron. Ili menacis Hollins-on. Tiuokaze, bonsxance, la scienca instruisto ne suferis kormalsanan krizon. Li ekiris al la intercxambra komunikilo. Li presis la butonon kaj ekkriis, "Sendu sekurigistojn al cxambro cent-dek-unu! Tuj! Oni atakas!"

Kiam la bandanoj auxdis la helpkrion ili montris la dorsojn kaj tuj elcxambrigxis.

Daponte estis blufanto. Verdire en la lernejo, kiel en aliaj grandaj lernejoj Detrojtaj, estis dungitoj kies devo estas fari la lernejon sekura. Tamen la komunikila ekipajxo estis kaduka kaj, kiel en multaj aliaj cxambroj, la komunikilo en cxambro cent-dek-unu tute ne funkciis dum longa tempo. Multefoje Dapone petis ke oni riparu gxin kaj multefoje nenio okazis. Bonsxance la sxajnminaco suficxis.

Pri tiuj atakoj Hollins parolis al la lernejestro kaj al la vic-lernejestro, sed tiuj faris nenion. Onidire ili diris ke mankas atestantoj. Tamen kiu studanto atestus kontraux bandanoj?

La lernejestro estis alta, afabla, kvieta nigra viro. La vic-lernejestro estis malalta, diligenta nigra viro. Ambaux sukcesis en la lerneja sistemo. Tamen neniu el tiuj komprenis kiel oni devas trakti pri tiuj kiel la Ostojo-bandanoj. La elektita estraro de la lerneja sistemo kaj la sistema intendanto dum longa tempo decidis ke policanoj ne rajtu patroli en la lernejoj. Ecx post kiam la urboestro proponis dejxorigi policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, tiuj lernej-sistemaj altranguloj cxiam neis. Kion farus nuraj lernejestro kaj vic-lernejestro pri tiaj problemoj pri kiuj neniu instruis ilin en la universitato?

Finfine, Ernest Hollins decidis ke la perfortaj minacoj de la Ostojo-bando estis netolereblaj. Tiun matenon li iris al la hejmloko kie la gepatroj metis la familian manpafilon. (En grandaj Usonaj urboj milionoj da homoj havas manpafilojn por protekti sin kontraux la rabistoj kiuj tialoke abundas.) Li metis la pafilon en sian tekon. Kun la teko li iris lernejen.

Tie sur la printempa gazono Ostojo ekvidis lin. La bandcxefo apudis etendante la manon por manpremi. "Saluton, Ernest," li diris, tiumomente sxajnafable. Ernest Hollins malfermis la tekon, elprenis la manpafilon kaj mortpafis la turmentanton.

En la tagoj post la mortpafo la instruistoj parolis pri la du lernejanoj, mortiginto kaj mortigito. Tiun oni admiris kaj cxi tiun oni maladmiris. Multaj instruistoj kies studanto estis Ernest Hollins proponis helpi.

Alvenis la tago por la prepara jugxo dum kiu jugxisto decidos cxu la kialoj por proceso suficxus aux cxu li devus neniigi la akuzon. Oni donis la kazon al la jugxisto Milton Rivers. Rivers havis iel strangan reputacion. Oni diris ke dumprocese li kutime portis enposxan manpafilon. Tro ofte la supraj kortumoj neniigis liajn decidojn. Ofte li estis malgxentila al advokatoj. Li havis sian propran koncepton de justeco. Kelkaj diris ke la superaj kortumoj devos eksjugxistigi lin.

Kiel la plejparto de la Detrojtaj logxantoj, Rivers estis nigrulo. Kiam li estis bebo, blanka juda geedza paro adoptis lin. Li plenkreskigxis en blanka familio. Oni diris ke li sukcesis frauxde cxe la sxtata advokata ekzameno. Kelkaj diris ke li pagis alian kiu skribis la ekzamenon en lia nomo. Neniam li laboris kiel advokato, nur kiel politikisto. Li sxangxis sian nomon de Goldstein al nejudeca nomo kiam li decidis peni elektigxi kiel Detrojta jugxisto.

Oni diris ke li sciis absolute nenion pri la legxo kaj pro tio devis decidi cxiun kazon laux sia propra legxkoncepto.

La tagon kiam Rivers unuafoje auxdis la kazon de Ernest Hollins, mankis dek ok instruistoj cxe la mezlernejo. Tiuj atendis en aparta cxambro por atestantoj en la tribunala konstruajxo en la Detrojta urbocento. La advokato por Ernest Hollins enkortumigis ilin unu post la alia por montri al la jugxisto ke Hollins estis modela studanto. Joe Daponte priskribis la okazon kiam la mortigoto kaj sia bando invadis la biologian laboratorion por ataki tiun modelan studanton. Je la sekva tago la jxurnaloj raportis sur la unua pagxo tiun sperton de la scienca instruisto, kaj tuj post tiam la urboestro insistis pri la rajto enmeti policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, kaj, finfine, la estraranoj de la lerneja sistemo estis devigata konsenti.

Post kiam dek unu instruistoj, unu post la alia, atestis pri la bonega karaktero de Ernest Hollins, ties advokato faris sugeston kiun la jugxisto akceptis.

Jugxista kutimo en la tiusxtataj kortumoj estas ke, se la afero estus relative negrava kaj se la akuzito tute ne havus krimhistorion, la jugxisto prokrastus la priprocesan decidon dum kelkaj monatoj kaj, se la akuzito kondutus tauxge, la jugxisto neniigus la akuzon. La akuzito tiuokaze havus nenian kriman registreron.

Ekzemple, unufoje en alia mezlernejo estis stabkunveno post la lerneja tago. La lernejestro, fortika viro, misauxdis komenton de nefortika instruisto. Ekkolerigxante, tiu lernejestro komencis strangoli la supozatan insultanton. Aliaj instruistoj savis la malbonsxanculon.

Pri tiu kazo la jugxo prokrastis la decidon pri la lernejestro dum ses monatoj. Post tiam, cxar la lernejestro ne plu malobservis la legxojn, inklude de la legxoj pri strangolado, la jugxisto neniigis la akuzon. Tio okazis antaux multaj jaroj. Post kiam la lernejestro emeritigxis, li sukcese penis elektigxi kiel estrarano de la lerneja sistemo.

Pri la kazo de la mortigo de Ostojo farita de Ernest Hollins, sammaniere decidis la jugxisto Milton Rivers. Kun la permeso de tiu jugxisto la familio de Ernest Hollins sendis la studanton al la sxtato de Kalifornio por logxi cxe parencoj, du mil mejlojn fore de Detrojto kaj la vengxema Ostojo-bandanoj.

Jarojn post tiuj okazajxoj, la zorgoj de la jugxisto Milton Rivers ege pligrandigxis. Finfine oni eksjugxigis lin. Por eskapi siajn zorgojn li ankaux translokigxis Kalifornien, refoje sxangxis la nomon, kaj, kiel la modela studanto, komencis novan vivon.


Al Rakontoj kaj Noveloj

Hejmpagxen