Kopirajto (c) pri cxi tiu traduko cxe Sylvan Zaft 1996. Vi rajtus fari unu elektronikan kopion kaj unu paperan kopion por via persona uzado nur se la kopioj inkluzivas tiun cxi avizon. Vi ne rajtas enmeti tiun tradukon en iun ajn alian inter-retan lokon. Por alia permeso, bonvolu skribi al mi. Mia adreso estas sylvanz@aol.com.
Mi faris la originalan version de la traduko. Poste
Claude Piron afable korektis multajn erarojn kaj faris grandan
nombron da sugestoj por plibonigi la stilon. Mi refaris la tradukon
sekvante la grandan plejparton de liaj proponoj. Tamen, cxar en
iuj lokoj mi ne uzis liajn sugestojn mi sole estas respondeca
por iuj ajn restantaj eraroj kaj malglatajxoj.
ISA WHITNEY, FRATO DE FORPASINTA ELIAS WHITNEY, Doktoro de Diostudo,
estro de la Diostuda Kolegio de Saint George, estis sklava prenanto
de opio. La kutimo kreskadis en li, laux mia kompreno, pro iu
idiota kaprico kiam li cxeestis universitaton; cxar, leginte la
priskribon de De Quincey pri narkotajxaj revoj kaj sentoj, li
trasorbigis sian tabakon kun opiofluajxo provante kauxzi ion similan.
Li eltrovis, kiel tiom da aliaj antaux li, ke oni multe pli facile
povas ekpraktiki la kutimon ol forigi gxin, kaj dum multaj jaroj
li dauxre sklavis al la drogo, igxinte abomenajxo kaj kompatindulo
por siaj amikoj kaj parencoj. Ankoraux mi povas vidi lin kun flava
pasteca vizagxo, palpebroj senpovaj, etaj pupiloj, tutkunpremigxinta
en segxo, tuta ruino de nobla vir'.
Iun nokton--estis en junio de 1889--la pordsonorilo eksonis je
la horo kiam viro komencas oscedi kaj ekrigardi la horlogxon.
Mi rektigxis en mia segxo, dum mia edzino mallevis genuen sian
kudrajxon kun frustrigxa mieno.
"Paciento!" sxi diris. "Vi devos foriri."
Mi gxemis cxar mi jxus revenis post laciga tago.
Ni auxdis la malfermon de la pordo, kelkajn rapidajn vortojn,
kaj poste rapidajn pasxojn sur la linoleumo. Nia pordo flugis
malferme kaj sinjorino vestita en iu malhela sxtofo, kun nigra
vualo, eniris la cxambron.
"Vi devas pardoni ke mi eniris tiel malfrue," sxi komencis,
kaj tiam, subite perdante la memregadon, sxi jxetis la brakojn
cxirkaux la kolon de mia edzino, kaj ploregis sur ties sxultro.
"Ho, mi tiel suferas!" sxi kriis; "mi tiom deziras
iom da help'."
"Ej!" diris mia edzino levante la vualon, "estas
Kate Whitney. Kiom vi timigis min, Kate! Mi tute ne divenis kiu
eniras."
"Mi ne sciis kion fari, mi do iris tuj al vi." Tiel
cxiam estis. Homoj cxagrenataj venis al mia edzino kiel birdoj
lumturen.
"Estis sagxe veni al ni. Vi nun trinku iom da vino kun akvo,
sidu komforte kaj cxion diru. Aux, cxu vi preferas ke mi sendu
James al la lito?"
"Ho, ne, ne, ne! Mi bezonas konsilon kaj helpon de kuracisto.
Temas pri Isa. Jam du tagojn li ne estas hejme Mi ege timas!"
Ne unuafoje sxi parolis al ni pri la afliktoj de la edzo, al mi
kiel kuracisto, al mia edzino kiel malnova amikino kaj kunstudintino.
Sxin ni kvietigis kaj komfortis per tiaj vortoj kiajn ni povis
trovi. Cxu sxi sciis kie la edzo estas? Cxu eble ni povos revenigi
lin al sxi?
Sxajnis ke jes. Sxi havis tute certan informon ke lastatempe li,
kiam la manio kaptis lin, vizitadis opiejon en la plej malproksima
orienta urboparto. Gxis nun liaj orgioj limigxis cxiam al unu
tago, kaj ekspasma, kaduka, li revenis vespere. Tamen nun la sorcxajxo
efikis sur lin kvardek ok horojn, kaj, sendube, tie li kusxis
inter dokulacxoj, enspirante la venenon, aux dorme senigxante
je ties efikoj. Oni povos trovi lin tie, sxi certis, cxe la Orbriko-Opiejo
en Upper-Swandam-strateto. Sed kion povus sxi, juna, timema virino;
cxu iri en tian lokon, ekpreni la edzon de inter cxirkauxaj brutoj?
Tia estis la situacio, kaj evidente eblis nur unu solvo. Kial
ne mi kuniri kun sxi tiuloken? Kaj, se pripensi, kial iru sxi?
Mi estis la kuraca konsultato de Isa Whitney, kaj, do, povos influi
lin. Estante sola mi pli bone sukcesos la endajxon. Mi donis al
sxi mian vorton ke mi sendos lin hejmen en fiakro ene de du horoj,
se li ja trovigxos cxe la adreso kiun sxi donis al mi. Do post
dek minutoj mi forlasis la braksegxon kaj la gajan sidcxambron
kaj en lu-kabrioleto rapidis orienten kun stranga komisio, kiel
tiam al mi sxajnis, kvankam nur la postaj okazajxoj povos montri
kiagrade stranga.
Nenio malfacilis dum la unua stadio de mia aventuro. Upper-Swandam-strateto
estas lokacxo kasxita malantaux la altaj havenkajoj kiuj lauxas
la nordan riverflankon oriente de London-ponto. Inter vestacx-
kaj gxinvendejo, aliratan per kruta sxtuparo kiu desupras al spaco
nigra kiel kavernbusxo, mi trovis la ejon kiun mi sercxis. Ordonante
ke la veturigisto atendu, mi desupris laux la sxtupoj, eluzataj
per la sencxesa pasxado de ebriaj piedoj; kaj per la lumo de flagra
olelampo superporda mi trovis la klinkon kaj eniris longan malaltan
cxambron, kun aero dika-peza pro la bruna opiofumo, kaj lignaj
kusxejoj arangxitaj unu super la alia kiel en la antauxparto de
sxipo elmigra.
Tra la malforta lumo oni povis malklare ekvidi korpojn kusxantajn
en strangaj nekredeblaj pozoj, kun kurbaj sxultroj, fleksitaj
genuoj, kapoj malantauxen tiritaj kaj mentono supren, dum eldiversloke
malhelaj senbrilaj okuloj ekcelis la jxus veninton. El la nigra
ombro tremis rugxlumaj disketoj, jen brilaj jen malfortaj laux
tio, cxu la venena bruleto kreskis aux malkreskis en la metalaj
pipfornetoj. La plejparto el la fumantaro kusxis silente, sed
iuj murmuris al si, kaj aliaj kunparolis per strangaj mallauxtaj
unutonaj vocxoj; iliaj diroj sxprucis hakate kaj poste mortis
en silenton, cxiu elmetis la proprajn pensojn sen atenti la najbaron.
En fona malgranda fajrokorbo brulis lignokarbo, cxe kiu sur tripieda
tabureto sidis alta maldika grandagxulo, kiu, kun la makzelo sur
la pugno, kaj la kubutoj surgenue, fiksrigardis la fajron.
Kiam mi eniris, flavpala malaja servisto jam estis rapidanta kun
pipo kaj drogprovizo por mi, gestante al vaka lignolito.
"Dankon. Mi ne venas por resti," mi diris. "Cxi
tie estas mia amiko, S-ro Isa Whitney, kaj mi deziras paroli kun
li."
Dekstre iu movis kaj ekkriis, kaj rigardante tra la malforta lumo
mi ekvidis Whitney, pala, marasma, kaj nekombita, kiu rigardis
min.
"Mia Di'! Estas Watson," li diris. Li estis en kompatinda
reagstato, kun cxiu nervo agacita. "Diru, Watson, kioma hor'?"
"Preskaux la dekunua."
"Kiu tag'?"
"Vendredo, la dek nauxa de junio."
"Cxielon! Mi pensis ke merkredo. Certe ja estas merkredo.
Kial vi volas timigi ulon?" Li mallevis la vizagxon braken
kaj ekploris en alta soprana tono.
"Viro, mi diras al vi ke estas vendredo. Jam du tagojn via
edzino atendas vin. Vi devus honti!"
"Jes. Sed vi konfuzas vin, Watson, cxar mi estas tie cxi
nur malmultajn horojn, por tri pipoj, kvar pipoj-mi forgesas kiom.
Sed mi alhejmigxos kun vi. Mi ne timigu Kate-kompatindan etan
Kate. Donu la manon! Cxu vi venis fiakre?"
"Jes. Gxi atendas."
"Do, mi iros en gxi. Sed mi certe sxuldas iom. Demandu kiom
mi sxuldas, Watson. Mi ne bone fartas. Mi nenion povas fari."
Mi marsxis en la mallargxa pasejo inter la du vicoj da dormantoj
sen enspiri por eviti la narkotajn fumacxojn, sercxe al la mastro.
Kiam mi pasis la altan viron cxe la fajrokorbo mi sentis
ektiron cxe la basko, kaj mallauxte vocxo flustris, "Marsxu
pretere, kaj poste ekrigardu min." La vortoj falis klare
en miajn orelojn. Mi ekrigardis. Ili povis veni nur el la maljunulo
cxe mia flanko, kaj tamen li ankoraux sidis tiel absorbate kiel
antauxe, tre maldika, sulketplena, kurba pro la jaroj, kun opia
pipo pendanta inter la genuoj kvazaux gxi falis el la fingroj
pro laceco. Mi iris du pasxojn antauxen kaj rerigardis. Nur per
mia tuta sinregado mi subpremis miran ekkrion! Li jam turnis sian
dorson por ke neniu krom mi povu vidi lin. Lia formo grandigxis,
la sulketoj forigxis, la malhelaj okuloj reakiris fajrecon, kaj
tie, cxefajre, largxridetante pri mia miro sidis neniu alia ol
Sherlock Holmes. Li gestis por ke mi alproksimigxu, kaj tuj, dum
li duonturnis la vizagxon al la aliaj, refarigxis kaduka mollipa
maljunulo.
"Holmes!" mi flustris, "kial el cxiuj surteraj
lokoj vi elektis cxi tiun acxejon?"
"Plej malbrue," li respondis. "Mi havas bonegajn
orelojn. Se vi bonkoros forigi tiun vian ebrian amikon, mi gxuos
iomete paroli kun vi."
"Mi havas lu-veturilon ekstere."
"Do bonvolu alhejmigi lin per gxi. Vi povos fidi lin, cxar
li aspektas tro molacxa por povi fi-agi. Mi rekomendas ankaux
ke vi sendu noton per la fiakristo al via edzino, dirantan ke
vi estas kun mi. Se vi atendos ekstere, mi rekunigxos kun vi post
kvin minutoj."
Malfacilas rifuzi ion al Sherlock Holmes, cxar liaj petoj cxiam
proponigxas nepridubeble, kun ege kvieta mastreco. Mi sentis,
tamen, ke tuj kiam Whitney estos en la kabrioleto, mia misio estos
kvazaux plenumita; kaj por la cetero, mi ne povus deziri ion ajn
pli bone ol kunigxi kun mia amiko en unu el tiuj apartaj aventuroj
kiuj estis por li cxiutagajxoj. En kelkaj minutoj mi finis skribi
la noton, pagi la sxuldon, gvidi Whitney eksteren en la veturilon,
kaj mi vidis lin veturigata tramallume. Post nelonge kadukulo
eliris el la opiejo, kaj jen mi estis marsxanta surstrate kun
Sherlock Holmes. Sur du stratoj li trenis sin kurbadorse kun necertaj
piedoj. Tiam, post rapida cxirkauxrigardo, li rektigxis kaj elkore
ridegis.
"Supozeble, Watson," li diris, "vi imagas ke mi
nun aldonis opifumadon al kokainaj injektoj, kaj al tiuj aliaj
fi-agetoj pri kiuj vi helpis min per viaj kuracistaj opinioj."
"Mi certe miris trovi vin tie."
"Sed ne pli ol mi trovi vin."
"Mi iris por trovi amikon."
"Kaj mi por trovi malamikon."
"Malamikon, cxu?"
"Jes; unu el miaj naturaj malamikoj, aux, cxu mi diru, miaj
naturaj cxasajxoj. Vortsxpare, Watson, mi estas meze de tre rimarkinda
esploro, kaj mi esperis cxerpi ion interesan el la malklaraj vagemaj
esprimoj de tiuj ebriuloj, kiel mi kelkfoje antauxe faris. Se
oni rekonus min en tiu opiejo, mia viv' ne valorus unu horon plu;
cxar mi antauxe miacele uzis gxin, kaj la fripona eksmilitista
hindo kiu estas la mastro tie jxuris ke li vengxos sin kontraux
mi. Estas falpordo en la malantauxa parto de tiu konstruajxo,
apud la angulo de la Paul-kajo, kiu povus rakonti mirigajxojn
pri tiuj kiuj trapasis gxin dum noktoj senlunaj."
"Kio! Cxu vi aludas al murditaj?"
"Jes ja, mortintaj korpoj, Watson. Ni estus ricxuloj se ni
havus mil pundojn por cxiu kompatinda ulo kiun oni mortigis tiuloke.
Tio estas la plej acxa murdkaptilo en la tuta riverflanko, kaj
mi timas ke Neville St. Clair tien enirinte neniam plu eliros.
Sed nia kariolo devas esti cxi tie." Li metis la du montrofingrojn
inter la dentojn kaj akre fajfis-signalo al kiu oni respondis
per simila fajfo de fore, baldaux sekvata per radaj klakadoj kaj
tintadoj hufaj.
"Nun, Watson," diris Holmes, dum alta kariolo ekkuris
tramallume, eljxetante du orajn tunelojn de flava lumo el la flanklanternoj.
"Vi venos kun mi, cxu ne?"
"Se mi povos utili."
"Fidinda kamarado cxiam utilas; kaj kronikisto ankoraux pli.
Mia cxambro en La Cedroj estas du-lita."
"La Cedroj?"
"Jes; la domo de S-ro St. Clair. Mi logxas tie dum mi kondukas
la esploron."
"Kie gxi situas?"
"Apud Lee, en Kent. Ni havas sepmejlan veturon antaux ni."
"Tamen mi estas tute en mallumo."
"Kompreneble vi estas. Vi scios pri gxi poste. Ensaltu! Bone,
John; ni ne bezonos vin. Jen duonkrona monero. Atendu min morgaux,
cxirkaux la dekunua. Liberigu la cxevalon. Gxis tiam!"
Li vipetis la cxevalon kaj ni rapidis tra senfina serio de malgajaj,
vakaj stratoj kiuj plilargxigxis iom post iom gxis ni flugis trans
largxbalustradan ponton, sub kiu la malhelega rivero senforte
fluadis. Antaux ni vastigxis plua sovagxejo farita el brikoj kaj
mortero; kies silencon rompis nur la pezaj regulaj piedsonoj de
policano aux la kantoj kaj kriegoj de malfrua aro da dibocxuloj.
Malhelaj disaj nuboj senpove vagis tracxiele, kaj kelkaj steloj
trembrilis malklare jen kaj jen videblaj tra la nubtruoj. Holmes
silente direktis, kun la kapo klinita brusten, aspektante kiel
viro perdita en pensado, dum mi sidis apud li, scivola pri tiu
nova sercxo, sercxo kiu sxajne elprovas liajn kapablojn tiel grave;
kaj tamen mi timis interrompi lian pensofluon. Ni jam veturis
kelkajn mejlojn kaj komencis atingi la limon de la beldoma antauxurbo,
kiam li sin skuis, sxultrotiris, kaj ekbruligis sian pipon kvazaux
viro jxus konvinkita ke li agas plej boncele.
"Vi havas bonegan talenton por silento, Watson," diris
li. "Tiel vi multvaloras al samvojulo. Mi gxojas havi kunparolanton,
cxar miaj pensoj ne tre agrablas. Mi min demandis, kion mi diros
al tiu kara, malgranda virino cxi-nokte kiam sxi renkontos min
cxeporde."
"Vi forgesas ke mi scias nenion."
"Mi havas apenaux tempon por klarigi al vi la faktojn antaux
ol ni atingos Lee. Sxajnas absurde simple, kaj tamen mi povas
kapti nenion, kio helpus por antauxeniri. Sendube estas multaj
fadenoj, sed mi ne povas tusxi ties ekstremajxojn. Nun, mi precize,
koncize pridiros la aferon al vi, Watson, por ke vi eble povu
ekvidi fajreron kie cxio mallumas por mi."
"Nu, bonvolu."
"Antaux kelkaj jaroj-en majo de 1884 precize-iris al Lee
sinjoro, nomita Neville St. Clair, kiu lauxsxajne havis multe
da mono. Li luis domegon, beligis la terpecon, kaj gxenerale vivis
bonmaniere. Lauxgrade li amikigxis en la najbarajxo, kaj en 1887
li edzigxis al la filino de loka bierfaristo; ili nun havas du
infanojn. Li havis nenian okupon, sed interesigxante pri kelkaj
kompanioj, li kutime iris urben matene, revenante cxiunokte per
la vagonaro de la Cannon-strato 5:14. S-ro St. Clair nun estas
37-jara, kondutas modere, estas bona edzo, tre amema patro, viro
populara kun cxiu konato. Mi povas aldoni ke liaj tutaj sxuldoj
cxi-momente, laux cxio kion ni povis eltrovi, sumigxas al 88 pundoj
kaj 10 sxilingoj, dum li havas krediton de 220 pundoj cxe la Banko
Capital and Counties. Do estas nenia kialo por pensi ke monaj
malfacilajxoj pezis sur lia menso.
"Lastan lundon S-ro Neville St. Clair alurbis iom plu frue
ol kutime, rimarkante antaux ol foriri ke li havas du gravajn
komisiojn por fari, kaj ke li hejmportos por sia knabeto skatolon
da ludbrikoj. Nu, okazis nur hazarde, ke lia edzino ricevis telegramon
samlunde, mallonge post lia foriro, dirantan ke malgranda multvalora
paketo, kiun sxi atendis, restis por sxi cxe la oficejo de la
Kompanio Aberdeen Shipping. Nu, se vi bone konas Londonon, vi
scias ke tiu kompania oficejo situas en Fresno-strato, kiu disigxas
de Upper-Swandam-strateto, kie vi cxi-nokte trovis min. S-ino
St. Clair tagmangxis, alurbis, iom butikumis, iris al la kompania
oficejo, ricevis sian paketon, kaj trovigxis precize je la 4:35
piediranta tra la Swandam-strateto, reirante al la stacio. Cxu
vi sekvas min gxis nun?"
"Tre klaras."
"Se vi memoras, ege varmis lundon, kaj S-ino St. Clair marsxis
malrapide, rigardante cxirkauxen kun la espero ekvidi fiakron,
cxar al sxi la kvartalo tute ne placxis. Dum sxi tiel marsxis
sur la Swandam-strateto, sxi subite auxdis ekkrion, kaj sentis
sin glaciigxi vidante sian edzon kiu rigardis sxin kaj, sxajnis
al sxi, gestalvokis el dua-etagxa fenestro. La fenestro estis
malfermita, kaj sxi klare vidis lian vizagxon, kiun sxi priskribis
kiel agitata. Al sxi li freneze mansvingis, kaj tuj malaperis
for de la fenestro tiel subite ke sxajnis al sxi ke iu nerezistebla
forto fortiris lin el malantauxe. Aparta unika punkto frapis sxiajn
lertajn inajn okulojn: kvankam li surhavis malhelan jakon similan
al tiu kun kiu li ekiris urben, nun videblis nek kolumo nek kravato.
"Konvinkita ke io ne estis en ordo, sxi pasxis laux la sxtupoj
malsupren-cxar la domo estis nenio alia ol la opiejo kie cxinokte
vi min trovis-kaj kurante tra la frontcxambro sxi provis sxtupi
al la unua etagxo. Piede de la sxtupoj, tamen, sxi renkontis tiun
hindan kanajlon, pri kiu mi jam parolis, kiu forpusxis sxin kaj,
helpata de sia dana asistanto, jxetis sxin straten. Plena de la
plej frenezigaj duboj kaj timoj, sxi rapidis sur la strateto kaj,
plej bonsxance, renkontis en la Fresno-strato kelkajn policistojn
kun ilia inspektisto, kiuj revenis al sia rondiro. La inspektisto
kun du aliaj ree kuniris kun sxi, kaj malgraux la rezistado de
la posedanto, ili antauxeniris al la cxambro en kiu S-ro St. Clair
laste estis vidata. Estis nenia signo de li tie. Fakte, sur la
tuta etagxo trovigxis neniu krom acxa kriplulo forpusxe aspektanta,
kiu sxajne tie logxis. Kaj li kaj la hindo forte jxuris ke neniu
posttagmeze estis en la frontocxambro. Tiel firmaj estis iliaj
neoj ke la inspektisto konsternigxis kaj preskaux kredis ke S-ino
St. Clair eraris kiam, kun ekkrio, sxi rapidis al malgranda ligna
skatolo kiu kusxis sur la tablo, kaj desxiris la kovrilon. Elfalis
aro da infanaj ludbrikoj. Estis la ludiloj kiujn li promesis hejmenporti.
"Tiu malkovro, kaj la evidenta konfuzo kiun montris la kriplulo
konvinkis la inspektiston ke la afero seriozas. Oni detale esploris
la cxambrojn, kaj la rezultoj tute indikis abomenan krimon. La
fronta cxambro estas senlukse meblita kiel restada cxambro, kaj
apude estas eta dormcxambro el kiu oni povas rigardi la malfronton
de unu el la kajoj. Inter la kajo kaj la dormcxambra fenestro
estas mallargxa terpeco kiu senakvigxas dum la malalta tajdo sed
altatajde subriverigxas almenaux kvar kaj duonan futojn. La dormcxambra
fenestro estis largxa kaj malsupre malfermebla. Ekzameno rivelis
iomete da sango sur la fenestra breto; kelkaj disaj gutoj videblis
sur la ligna planko de la dormcxambro. Kasxite malantaux kurtenon
en la fronta cxambro estis cxiuj vestoj de S-ro Neville St. Clair,
krom lia jako. Liaj botoj, liaj sxtrumpoj, lia cxapelo kaj lia
horlogxo-cxiuj trovigxis tie. Estis neniaj signoj de perforto
sur iu ajn de tiuj vestoj, nek aliaj postsignoj de S-ro Neville
St. Clair. Trafenestre li sxajne iris, cxar neniun alian eliron
oni povis malkovri, kaj la acx-auxguraj sangaj makuloj sur la
fenestra breto ne lasis multe da espero ke li povis savi sin nagxante
se konsideri ke la tajdo plejaltigxis je la momento de la tragedio.
"Kaj nun pri la kanajloj kiuj aperas implikitaj en la afero.
La hinda eksmilitisto estas konata kiel viro kun plej acxaj antauxajxoj,
sed pro tio, ke laux la rakonto de S-ino St. Clair, oni scias
ke li estis cxe la piedo de la sxtupoj nur kelkajn sekundojn post
la fenestra apero de la edzo, li apenaux povis esti pli ol krimhelpanto.
Li difendis sin asertante ke li scias absolute nenion, kaj li
protestis ke li havas neniun ideon pri la faradoj de Hugh Boone,
la logxejluanto, kaj ke li neniel povas klarigi la trovon de la
vestoj de la mankanta sinjoro.
"Suficxas pri la hinda mastro. Nun pri la minaceca kriplulo
kiu logxas en la dua etagxo de la opiejo, kaj kiu certe estis
la lasta homo kies okuloj rigardis al Neville St. Clair. Lia nomo
estas Hugh Boone, kaj lia ege malbela vizagxo estas bone konata
de cxiu homo kiu multfoje vizitas la Urbon. Li estas profesia
almozulo, kvankam, por eviti la policajn regulojn, li sxajnigas
ke li vendas alumetojn. Je mallonga distanco tra la Threadneedle-strato,
cxe la maldekstra flanko, estas, kiel vi eble iam rimarkis, mura
anguleto. Tie, cxiutage, tiu estajxo prenas sian sidlokon, krucante
sub si la krurojn, kun iu stoketo da alumetoj surgenue, kaj li
estas tiel kompatinda vidajxo, ke pluveto da almozoj falas en
la grasan ledan cxapon kiu kusxas trotuare antaux li. Mi observis
lin pli ol unufoje antaux ol imagi ke mi iam profesie konos lin,
kaj mi miris pri tio, kiom li rikoltis en malmulte da tempo. Lia
aspekto, vi komprenas, estas tiel rimarkinda ke neniu povas pasi
sen observi lin. Densa malorda orangxa hararo, pala vizagxo difektita
de terura cikatro, kiu, per sia kuntirigxo, suprenturnis la eksteran
randon de la supra lipo, buldoga mentono, kaj paro de tre penetraj
malhelaj okuloj kiuj unike kontrastas al la harkoloro, cxio diferencigas
lin de la ordinara almozularo, same kiel lia sprito, cxar li cxiam
pretas tuj respondi al iu ajn mokpikajxo kiun preterpasanto
ekjxetas al li. Laux tio, kion ni nun ekscias, tiu estas la viro
kiu logxis en la opiodomo, kaj la lasta vidinto de la sinjoro
kiun ni sercxas."
"Sed kriplulo!" diris mi. "Kion li povis fari senhelpe
kontraux viro en la plejforto de sia viv'?"
"Li estas kriplulo pro tio, ke li lamas; sed krome li aspektas
kiel forta bonnutrata viro. Certe via kuracista sperto dirus al
vi, Watson, ke malforteco en unu membro ofte estas kompensata
per aparta forto alie."
"Bonvolu rakonti plu."
"S-ino St. Clair svenis vidante la sangon cxefenestran, kaj
polististoj eskortis sxin hejmen en fiakro, cxar sxia cxeesto
ne povus helpi la esplorojn. Inspektisto Barton, kiu direktis
la enketon, tre zorge ekzamenis la ejon sen trovi ion ajn kio
lumigus la problemon. Estis erare ne tuj aresti Boone, kaj oni
lasis al li kelkajn minutojn dum kiuj li povis komuniki ion al
sia amiko, la hindo, sed tiu fusxo baldaux estis riparita: oni
ekkaptis kaj trasercxis lin, bedauxrinde sen trovi ion ajn kio
povus kulpigi lin. Estis, verdire, kelkaj sangmakuloj sur lia
dekstra cxemizmaniko, sed li montris sian ringfingron, kiu trancxigxis
apud la ungo, kaj li klarigis ke la sango venis de tie, aldonante
ke li nelonge antauxe estis cxe la fenestro, kaj ke la makuloj
tie kiujn oni jam observis, sendube samdevenis. Li energie neis
ke li iel vidis Sron Neville St. Clair kaj jxuris ke la
enesto de la vestoj en lia cxambro estis tiom mistera por li kiom
por la polico. Rilate al la aserto de S-ino St. Clair ke sxi vere
vidis sian edzon cxefenestre, li deklaris ke sxi devis esti aux
freneza aux songxanta. Oni forportis lin, lauxte protestantan,
al la policejo, dum la inspektisto restis cxeloke, esperante ke
la forfluanta tajdo povos montri iun fresxan rivelajxon.
"Kaj gxi tion faris, kvankam ili ne trovis sur la kotbordo
tion kion ili timis trovi. La jakon de Neville St. Clair la tajdo
malkovris retroirante, kaj ne s-on Neville St. Clair mem. Kaj
kion, viaopinie, ili trovis en la posxoj?"
"Mi ne povas imagi."
"Ne, mi opinias ke vi ne povus diveni. Cxiu posxo plenplenis
je pencoj kaj duonpencoj-421 pencoj kaj 270 duonpencoj. Ni ne
miru ke la tajdo ne forportis gxin. Tamen homkorpo estas alia
afero. Furioza kirlofluo formigxas inter la kajo kaj la domo.
Versxajne ke la pezigita jako restis, dum la senvesta korpo forsucxigxis
riveren."
"Sed mi komprenas ke oni trovis cxiujn aliajn vestojn en
la cxambro. Cxu la korpo portis nur jakon?"
"Ne, sinjor', sed oni povus doni pri la faktoj jenan versxajnan
klarigon. Supozu ke tiu viro Boone jam pusxis Neville St. Clair
tra la fenestro; neniu homa okulo povus vidi la faron. Kion li
farus poste? Kompreneble la ideo frapus lin ke li devus senigxi
de la kulpigaj vestoj. Do li prenus la jakon kaj, trajxetonte
gxin, ekkomprenus ke gxi surakvos anstataux subigxi. Mankas al
li tempo, cxar li jam de sube auxdis la baraktadon kiam la edzino
klopodis trasxovi sin supren, kaj eble li jam auxdis de sia hinda
kunulo ke la policistoj rapide alkuras. Gravas ke li ne perdu
momenton. Li rapidas al kasxejo kie li amasis la fruktojn de sia
almozado, kaj li plenposxigas cxiujn monerojn kiujn li povas por
neprigi ke la jako subigxos. Li trajxetas gxin, kaj pretas fari
same al la aliaj vestoj kiam li auxdas iun rapide alsupri, kaj
li nur havas suficxe da tempo por fermi la fenestron antaux ol
aperas la policistoj."
"Eblas."
"Nu, ni prenos tion kiel pensobazan hipotezon manke de pli
bona. Kiel mi jam diris, oni arestis Boone kaj forportis lin policejen,
sed oni ne povis montri ion ajn kontraux li. Dum jaroj oni konis
lin kiel profesian almozulon, sed lia vivo sxajnis tre kvieta
kaj senkulpa. Tiel statas la afero, kaj cxiuj demandoj kiujn oni
devas solvi-kial Neville St. Clair estis en la opiejo, kio okazis
al li tiuloke, kie li nun estas, kaj kiel Hugh Boone implikigxas
en lia malapero-restas same distancaj je solvo kiel iam ajn. Mi
konfesas ke mi ne povas rememori el mia tuta sperto kazon kiu
unuavide sxajnis tiel simpla sed kiu prezentis tiom da malfacilajxoj."
Dum Sherlock Holmes detalis tiun unikan serion da eventoj, ni
rapidis tra la rando de la urbego gxis la lastajn disajn domojn
ni lasis malantaux ni, kaj ni antauxen klakiris kie kamparaj hegxoj
ambauxflankas. Tuj post kiam li finis, tamen, ni veturis tra du
disaj vilagxoj kie malmultaj lumoj ankoraux briletis elfenestre.
"Ni estas cxe la rando de Lee," diris mia kuniranto.
"Ni jam tusxis tri graflandojn anglajn en nia mallonga veturo:
ni ekis en Middlesex, trairis angulon de Surrey, kaj jen finas
en Kent. Cxu vi vidas tiun lumon inter la arboj? Estas La Cedroj,
kaj apud tiu lampo sidas virino kies maltrankvilaj oreloj jam
sendube kaptis la huftintadon de niaj cxevaloj."
"Sed kial vi ne kondukas la enketon el Baker-strato?"
mi demandis.
"Cxar multaj esploroj farendas cxi tie. Sino St. Clair plej bonkore metis du cxambrojn je mia dispono, kaj vi povas esti certa ke sxi nepre bonvenigos mian amikon kaj kunlaboranton. Mi malplezure renkontos sxin, Watson, dum mankas al mi novajxoj pri sxia edzo. Jen ni estas. Haltu, vi, haltu!"