Esperanto en Turingujo


TURINGUJO

Turingujo estas federacia lando de Germanujo kun 2,5 milionoj logxantoj. La federacian landon cxirkauxas kvin aliaj federaciaj landoj: Bavarujo, Heslando, Malsupra Saksujo, Saksujo Anhaltujo kaj Saksujo. Turingujo, kiu trovigxas kaj en la mezo de Germanujo kaj en la mezo de Euxropo, havas ricxan historion ankaux kiel centro de la spirito. En gxi agis la reformatoro Marteno Lutero, la poetoj Sxiller kaj Goeto (Schiller kaj Goethe), la muzikisto Bahx (Bach) kaj la pentristo Kranahx (Cranach). Turingujo ankaux estas nomata "verda koro de Germanujo", cxar tie ekzistas multaj regionoj, kiuj estas ricxaj je arbaroj. La plej konataj estas Turinga Arbaro kaj la mezalta montaro Harco. La cxefurbo de Turingujo estas Erfurto, kiu havas 230.000 logxantojn. En tiu urbo la eklezia reformatoro Marteno Lutero studis juron kaj poste igxis monahxo. Tie ankaux kunvenis la germana poeto Goeto kun la franca imperiestro Napoleono.


LANDA ASOCIO

La E-organizo en Turingujo estas Turinga Esperanto-Asocio (TEA). Cxiuj TEA-membroj ricevadas la informilon TEA-Cirkulero (en la Germana) kaj krome ekzistas la gazeto Vocxo el Turingujo (en Esperanto). La jarcxefkunveno de TEA estas la Landa Kunveno.

La TEA-estraro konsistas el


SERVO CENTRO

Servo Centro, kiu trovigxas en la malnovurba parto de Erfurto (urba centro), estas la hejmo de Arkiv-Biblioteko kaj Eldonejo.
Arkiv-Biblioteko SC kolektas kaj konservas librojn, gazetojn kaj dokumentojn en kaj pri Esperanto. Gxi ankaux enhavas legocxambron, kie oni povas okupigxi pri la diversaj Esperantajxoj. E-dokumentoj, libroj kaj gazetoj estas bonvenaj!
Eldonejo SC helpas produkti kaj eldoni gazetojn, brosxurojn , informilojn k.t.p. Ecx simpla tajpado de tekstoj estas en la ofertoj pri helpo.

Estro de Servo Centro: Karlo Sommer


e-posxto al Servo Centro

e-posxto al TEA

reen al la komenca pagxo